La hejma retpaĝo

Projektoj

Aktualaj projektoj

La ĉefa projekto, pri kiu mi laboras, nomiĝas bromal. Ĝi estas servilo por tujmesaĝilo, uzanta la protokolon Matrix. Ĝi estas verkita en la programlingvo Elixir, kiu estas plej taŭga por tiaj aplikoj. Principie, ĉi tiu projekto jam estas sufiĉe funkcianta; ĝi povas kunlabori kun diversaj klientaj aplikoj, sed ĝis nun mankas subteno por interagado kun aliaj serviloj (federacio) kaj ankaŭ mankas ebleco por ĉifrado de mesaĝoj (e2ee). Ĉi tiu funkcioj baldaŭ aperos. Ligilo al la projekto: https://bromal.im/

Mi uzis StumpWM dum tre longa tempo (pli ol dek jaroj) ĝis mi transiris al Wayland. Post transiro al Wayland mi vere luktis sen StumpWM, ĉar neniu el la kompozitoroj kondutis simile. Fine mi rezignis kaj, en tre mallonga tempo, verkis ion tre similan en la programlingvo Janet. Ĝi funkcias kune river kaj nomiĝas ropotamo.

Mi kontribuas al la evoluo de la malferma operaciumo Guix System. Ĉefe mia aktiveco rilatas al paketado de diversaj aferoj ĉirkaŭ BEAM (Erlang kaj Elixir) kaj al plibonigado de iloj kaj faldo-sistemoj. Ĝis nun mi ne estas oficiala mantenanto, sed ordinara kontribuanto, kun la tempo tio povus ŝanĝiĝi. Por vidi la aktualajn PR-ojn, rigardu ĉi tie.

Mi ankaŭ havas repositon kun konfiguraj dosieroj por ĉiuj komputiloj, kiujn mi uzas, inkluzive de serviloj en produktado. Oni povas ekkoni ĝin per ĉi tiu ligilo. Krome, ekzistas kanalo por Guix System, kie mi konservas regulojn por buildado de pakaĵoj de tiuj programoj, kiuj mankas en la oficiala distribuo. Kaj ekzistas Cuirass, faldo-servo por loka kanalo.